Paul Neergaard: sempatologo kaj esperantologo

Transcription

Paul Neergaard: sempatologo kaj esperantologo
neergaard
2012-06-05
Paul Neergaard:
sempatologo kaj esperantologo
Christer Kiselman
1.
Enkonduko
Paul Neergaard (1907-02-19—1987-11-13) estis agronomo kaj esperantologo. Lia
plena nomo estis Pierre Paul Ferdinand Mourier de Neergaard. El liaj kvar antaŭnomoj Mourier estis la familia nomo de iu praavo, Pierre Paul Ferdinand Mourier
(1746–1836). En siaj verkoj li ne uzis la nobelan nomon de Neergaard, nur Neergaard.
Li estis fondinto de la scienco sempatologio kaj fondis la Danan registaran instituton pri sempatologio por evolulandoj, kies direktoro li estis 1966–1982. Lia
ĉi-rilate plej grava faka verko estas la duvoluma libro Seed Pathology ‘Sempatologio’
(1.1.1977), ampleksanta 1187 paĝojn.
Neergaard estis kunfondinto de la esperantologio kiel scienca fako kaj skizis la
taskojn de tiu branĉo de la lingvistiko en vojmontra artikolo “La esperantologio kaj
ties disciplinoj. Taskoj kaj rezultoj” (2.2.1942d).
2
Christer Kiselman
Li fondis kaj redaktis de 1949 ĝis 1961 la revuon Esperantologio. Entute aperis
de ĝi 6 kajeroj.
Mi provos skizi la vivaktivecon de Paul Neergaard, precipe liajn kontribua̂ojn al
la esperantologio.
2.
Frua vivo
La patrino de Paul Neergaard estis Karen Andrea Schiønning (1873–1960), la patro
Aage de Neergaard (1862–1937). Ili havis kvin infanojn: Ebbe (1901–1957); Vilhelmine Margrethe (1902–1997), edziniĝinta kaj vivinta en Nov-Jorko; Paul (1907–
1987); Jørgen (1910–1937); kaj Erik (1911–2002), librovendisto.
La plej aĝa filo Ebbe estis film- kaj teatrohistoriisto, fakte la unua en Danlando
kiu komprenis kinon kiel arton. Li luktis por la pionira filmreĝisoro Carl Theodor
Dreyer (1889–1968), kiu inspiris i.a. Ingmar Bergman (1918–2007). Ebbe ankaŭ
verkis librojn kaj artikolojn pri verkistoj, i.a. pri Kaj Munk, Mogens Klitgaard,
Kjell Abel kaj Evelyn Waugh.
Vilhelmine, Paul kaj Ebbe.
Paul maldekstre. Ebbe, centre, estas la
plej aĝa; Erik, la plej juna. Dekstre Vilhelmine kaj Jørgen. Foto verŝajne el
1915.
Paul Neergaard, sempatologo kaj esperantologo
3
Pentra̂o fare de Kai Gøtzsche (1886–1963) de la familio de Neergaard en 1917.
Vilhelmine, Jørgen, patrino Karen Andrea, Erik, Paul staranta kaj Ebbe sidanta
plej dekstre. Mankas la patro Aage.
Jørgen Neergaard, pli juna frato de Paul, tradukis libron de Sigmund Freud, Tre
afhandlinger om sexualteori ‘Tri diserta̂oj pri seksteorio’, 118 pp., kiu aperis en
1935.
Paul edziĝis kun Kamma Bodil (1908–1967; denaska nomo Trautner). Ili havis
kvar infanojn: Jørgen (n. 1938), kuracisto; Jesper (n. 1939), skulptisto kaj verkisto;
Karen Birgitte (1942–2011), baletdancistino; kaj Marianne Benedikte (n. 1946),
dominterna arkitekto.
Jesper, la dua filo de Paul, estas fama skulptisto. Li faris i.a. la skulpta̂ojn
Espero en Graz kaj Futuro en Zagrebo ambaŭ estas dediĉitaj al esperanto. Ekzistis
planoj fari grandegan skulpta̂on kun la nomo Konkordo en Bjalistoko okaze de la
150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof en 2009 – la Universala EsperantoAsocio ja organizis sian Universalan Kongreson tie en tiu ĉi jaro. La planoj ne
realiĝis. Antaŭstudo en formo de modelo tamen estis realigita, kaj ĝi nun troviĝas
en la Jerusalema Teatro en Jerusalemo. Li faris buston de sia patro en 1977. Tre
4
Christer Kiselman
Busto de Paul Neergaard farita de Jesper Neergaard en 1977.
rimarkinda estas lia kvar metrojn alta kaj ok tunojn peza skulpta̂o Die Heie ‘La
Montodorso’, kiu staras ekde 1985 je la alto de 1400 metroj en Chlosteralp en la
svislandaj alpoj, proksime al Neu St. Johann en Appenzell (Heie ‘montofirsto, mallarĝa montodorso’). Ĝi simboligas la konekton inter la tero kaj la kosmo. Ĝia
historio estas rakontita en svisa dokumenta filmo nomita Das Geheimnis der Heie
‘La sekreto de La Montodorso’.
3.
Lukto kontraŭ rasismo
En la jaro 1937 Paul Neergaard eldonis libreton kun la titolo Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso. Jam en la antaŭparolo li skribas:
En la Tria regno la reakciaj rasteorioj trovis la plej malkaŝitan kaj klaran formon,
sed karakteriza̂ojn de rasismo oni facile trovas en ĉia burĝa ideologio. (1.1.1937:3)
Per tiuj vortoj la motivo de la broŝuro estas klara. Sekvas ĉapitro kun la titolo “La
fundamentaj reguloj de la heredado” (pp. 5–17) kaj alia “La Heredado ĉe la homo”
(pp. 18–30), kiuj prezentas normalan popularsciencan priskribon de la genetiko kaj
klarigon kiel organismoj heredas siajn trajtojn. Tamen rimarkinda estas lia eldiro
Estas bedaŭrinda fakto, ke en la nuna privatkapitalisma socio, organizita laŭ la patreca familisistemo, la natura evoluo de la homo kun ĝia biologie bazita emo sekvi la
ĝeneralajn leĝojn de la naturo, kiel ĉiuj aliaj krea̂oj sur la tero, estas ĉiamaniere
malhelpata. (1.1.1937:27)
La posta ĉapitro estas pli polemika: “Rasoscienco kaj rasismo” (pp. 31–55). Li tie
citas la “novan judpersekutan leĝon de la 15a de septembro 1935, la t.n. hh leĝo por
la protektado de la germana sango kaj la germana honoro ii.” (pp. 39–40).
Paul Neergaard, sempatologo kaj esperantologo
5
“La socia funkcio de la rasismo” estas “defendi la nunan kapitalisman sistemon
de anarkia produktado kaj vardistribuado kontraŭ la socialisma sistemo de science
bazita produktado kaj vardistribuado” (p. 49).
Iom naiva kun niaj nuntempaj konoj aperas lia aserto “Nek ekzistas plu en
Sovetio iu juda problemo — ĝi jam estas solvita.” (p. 52).
Fine li forte pledas por “konscia, seksjesa politiko,” kiu postulas “[. . . ] plenan
memkompreneblan rajton por la seksmatura junularo pri reciproka seksvivo” kaj
“plenan politikan, ekonomian, seksan kaj sociajn egaligon de la virino kun la viro
ktp., ktp.” Li finas per
En la batalo kontraŭ rasa mistikismo, tiu pozitiva, naturscience bazita sekspolitiko,
— celante la iom-post-ioman formiĝon de nova, pli sana seksmoralo, — gravege helpos
kontraŭmini tiun ismon, kiu enkondukis novan mezepokon. (1.1.1937:55)
En tiu ĉi sinteno al seksaj kaj politikaj aferoj Paul ne estis sola en la familio. Lia pli
juna frato Jørgen tradukis verkojn de Sigmund Freud (1856–1939), estis apoganto de
Wilhelm Reich (1897–1957) kaj mem verkis kontraŭ la naziismo. La plej aĝa frato
Ebbe estis redaktoro de la revuo Clarté kaj devis fuĝi el Berlino en 1933 kaj poste
al Svedio dum la nazia okupacio de Danlando. Paul mem kaj lia edzino Kamma
Bodil estis konvinkitaj pacifistoj; tamen ili disdonadis flugfoliojn dum la okupacio
kaj loĝigis kontraŭulojn en sia hejmo. (Persona informo de Jesper de Neergaard
2012-02-18, 2012-02-20.)
4.
Profesia laboro
Li malkovris kaj kiel la unua sciencisto priskribis (1.2.1942) novan specion, cidroŝimo,
kiu nun havas la sciencan nomon Phialophora mustea Neerg. 1942. La genro Phialophora havas proksimume 64 speciojn.
Li mallonge mencias pri tiu sia malkovro kaj priskribo en (1.2.1955a:93), verko
bazita sur lia prelego ĉe ISU 1949 en Bournemouth.
Li doktoriĝis en Kopenhago en 1945. Lia diserta̂o havis la titolon Danish Species
of Alternaria and Stemphylium: Taxonomy, Parasitism, Economical Significance.1
La doktoriĝa laboro daŭris dek jarojn, de 1935 ĝis 1945, kaj ampleksis dudek mil
eksperimentojn en vitraj testtuboj, kie li kreskigis sterilajn plantidojn infektitajn per
malsanigaj organismoj. Lia edzino dum jaroj tajpadis kaj ree tajpadis liajn enormajn
manuskriptojn. (Jesper de Neergaard, persona informo 2012-02-20, 2012-04-17.)
Dum la periodo 1935–1951 Paul Neergaard estis sempatologo ĉe la firmao J. E.
Ohlsens Enke en Kopenhago. Li estis estro de la Registara plantprotekta servo
1952–1966, kaj profesoro pri plantpatologio kaj semteknologio ĉe la Usona Universitato en Bejruto, Lebano, 1959–1960. Ekde 1966 li estis direktoro de la jam menciita
Danlanda registara instituto pri sempatologio por evolulandoj. Li pensiiĝis de tiu
posteno 1982-02-28. En la aŭtuno de tiu jaro internacia simpozio estis organizita
honore al li (1982-10-11—16). En 1979 li estis gastprofesoro en la Universitato de
1
Alternaria kaj Stemphylium estas du genroj de fungoj de la ordo Pleosporales kaj la familio
Pleosporaceae. Ili kaŭzas gravajn malsanojn ĉe plantoj.
6
Christer Kiselman
Eksperimentoj pri infekto de sterilaj plantidoj sur kiuj baziĝis la doktora diserta̂o
de Paul Neergaard.
Paul Neergaard, sempatologo kaj esperantologo
7
Tabelo montranta rezultojn de eksperimentoj pri infekto de sterilaj plantidoj.
Mysore, Karnataka, Barato. Tie li estis nomumita honora doktoro, Doctor Honoris
Causa.
La oficiala nomo de la sempatologia instituto estis en la angla Danish Government Institute of Seed Pathology for Developing Countries (DGISP). Nuntempe ĝi
havas la nomon The Danish Seed Health Centre for Developing Countries (DSHC)
kaj estas parto de la Kopenhaga universitato. La adreso estas: Faculty of Life Sciences, University of Copenhagen, Thorvaldsensvej 40, DK-1871 Frederiksberg C. La
nuna direktoro estas Ole Søgaard Lund.
5.
Elstara esperantisto
Paul Neergaard estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto jam en
1934, nur 27-jara, kaj estis ties vicprezidanto dum multaj jaroj, ekde 1963 ĝis sia
morto en 1987.
Li estis membro kaj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de Sennacieca
Asocio Tutmonda (SAT).
Li prelegis dekfoje en la universalaj kongresoj kaj kvarfoje estis rektoro de Internacia Somera Universitato (ISU; nun Internacia Kongresa Universitato, IKU).
Li estis membro de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) kaj fonda
membro de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS).
8
Christer Kiselman
En 1986 li fondis kun Ivo Lapenna la Akademion Comenius, kies moto estas Integro
tutmonda, kaj kies emblemo estas pruntita de la tenilo de vikingtempa glavo.
La doktora vespermanĝo 1945 okazis en la hejmo de Paul kaj Kamma Bodil. Ŝi
sidas ĉe lia dekstra flanko. Ĉeestas iliaj tri ĝistiamaj infanoj. Maldekstre ĉe la
tablo sidas lia filino Birgitte. La knabo sidanta apud Paul estas lia filo Jesper. La
knabo sidanta dekstre pli proksima al la fotilo estas lia filo Jørgen. Krom la nova
doktoro mem kaj lia edzino kaj iliaj infanoj ĉeestas dek laboratoriaj asistantoj kaj
sekretarioj ĉe la firmao J. E. Ohlsens Enke.
6.
La esperantologio kaj ties disciplinoj, 1942
En 1942 Paul Neergaard publikigis rimarkindan artikolon, “La esperantologio kaj
ties disciplinoj. Taskoj kaj rezultoj” (2.2.1942d). Ĝi aperis en libro kun la nomo Tra
densa mallumo (2.3.1942) kaj montriĝis gvida kaj vojmontra. La densan mallumon
kreis kompreneble la tiama nazia okupacio de Danlando.
Paul Neergaard, sempatologo kaj esperantologo
9
La enhavo estas:
I.
II.
III.
IV.
V.
VI.
Enkonduko
La disciplinoj de la esperantologio. Konciza sinoptiko kun difinoj
La materialo de la esperantologio
La rezultoj kaj la taskoj de la esperantologiaj fakoj
Utiligo de la ĝisnunaj rezultoj por estontaj esploroj
Bibliografio
En la dua ĉapitro li unue sisteme prezentas la subdisciplinojn (pp. 38–39):
1. Fonetiko
2. Leksikologio
a. Vortkunmeto
b. Morfologio
c. Vortenkonduko
1) Ĝeneralaj vortoj
2) Terminoj
3) Propraj nomoj
d. Vortregistrado
e. Kvanta vortara analizo
3. Etimologio
4. Sintakso
5. Semantiko
6. Stilistiko
7. Analizo de l’ evoluo filogeneza [kladogeneza]
8. Analizo de l’ evoluo ontogeneza
9. Kompara esperantologio
10. Pedagogio
11. Bibliografio
Al ĉiu rubriko li aldonas mallongan difinon de la menciita termino.
Per tio li pli-malpli priskribas la kampon de esperantologio, al kiu li dediĉos sian
estontan revuon Esperantologio. Ni povas rimarkigi ke mankas en la listo sociolingvistiko.
Poste li prezentas en la tria ĉapitro “la materialon de la esperantologio” kaj, ofte
tre detale, en la kvara ĉapitro, la rezultojn kaj taskojn de la esperantologio. El tiu
kvara ĉapitro mi citas:
Drezen (1935) faris gravan studon pri problemo de internaciigo de scienca-teknika
terminaro; en ĝi li proponas Esp-on kiel bazon por kreado de internacia terminologia
kodo. Flanke de ISA (Internacia Asocio de Normig-asocioj) la propono estis favore
akceptata por plua pristudado. La efektivigo de tiu projekto, pri kiu oni serioze
laboris ĝis la eksplodo de la nuna milito, signifus, ke Esp-o ekokupus la saman pozicion
en la teknikaj sciencoj, kiel la latina lingvo nun okupas en la biologiaj sciencoj.
(Neergaard 2.2.1942d:49)
10
Christer Kiselman
La menciita verko de Ernest Drezen (1892–1937) estas
Drezen, E. (1935). Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro. Historio, nuna
stato kaj perspektivoj. 84 pp. Moskvo; Amsterdamo. [La libro aperis unue en la rusa en
1934. La esperanta versio estis represita en 1983 kun postparolo de Alfred Warner, eldonita
en Saarbrücken fare de Iltis; 93 pp.]
7.
La revuo Esperantologio, 1949–1961
Paul Neergaard fondis gravan revuon pri esperantologio en 1949, kaj redaktis ĝin
ekde tiam ĝis 1961. Multaj elstaraj esperantologoj publikigis siajn studojn en tiu
revuo. Aperis ses kajeroj, ampleksantaj entute 424 paĝojn.
8.
Popularsciencaj verkoj
Lia plej konata popularscienca verko esperantlingva estas La vivo de la plantoj,
eldonita en 1957 de Juan Régulo Pérez (1914–1993) kaj kun ilustra̂oj de Mads
Stage (1.1.1957a).
La lingva̂o de la libro estas belega – kaj la enkonduko tre viva. Li imagas sin
liliputano ĉirkaŭiranta en la kreska̂o, komence tritika ŝalmo, kiu por li estas granda
kiel Rundetårn, la konata ronda turo en Kopenhago konstruita en la deksepa jarcento
kaj 41,8 metrojn alta – ne, fakte la tritika ŝalmo proporcie estas multe pli alta ol
Rundetårn. Similan aliron al la temo li estis uzinta jam en sia ISU-prelego en
1949 en Bournemouth (1.2.1954b, 1.2.1955a). La desegna̂oj de Mads Stage belege
kompletigas la rakonton.
La libro aperis unue en la dana en 1956; la postan jaron en esperanto. El la
dana estis tradukitaj eldonoj en la sveda kaj finna; el la esperantlingva libro estis
tradukitaj eldonoj en la litova kaj pola. Aperis la libro ankaŭ en la serbo-kroata kaj
en dana brajlo.
9.
Sciencaj studoj eldonitaj de ISAE, 1958
La Internacia Scienca Asocio Esperantista estis fondita dum la dua Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo en 1906. Dum la 41-a Universala Kongreso en Kopenhago en 1956 la asocio celebris sian kvindekjariĝon: Paul Neergaard tie prelegis, kaj
lia prelego aperis kiel kontribua̂o en granda libro, Sciencaj studoj, redaktita de li
kaj publikigita en Kopenhago en 1958 (1.3.1958).
Tiu libro enhavas dek kvin kontribua̂ojn en la humanisma parto kaj dudek unu
en la matematika-naturscienca parto. Ĝi estas unu el la plej ampleksaj sciencaj
publikiga̂oj en esperanto, precipe kiam temas pri natursciencoj.
10.
Granda libro pri sempatologio, 1977
La ĉefa profesia verko de Paul Neergaard estas la duvoluma Seed Pathology eldonita
en 1977 (1.1.1977). Por doni ideon pri ties amplekso mi listigas la enhavon.
Paul Neergaard, sempatologo kaj esperantologo
11
Volume 1, 1977. xxiv + 839 pp.
Part I, Pathogens – Diseases – Hosts
Part II, Mechanisms of seed transmission
Part III, Principles of Control
Part IV, Seed health testing Methods
Part V, Assessment of seed-borne inoculum.
La dua volumo enhavas ĉefe terminlistojn kaj bibliografion:
Volume II, 1977
Glossary, 841–877
References, 879–1020
Index, 1021–1187.
En la bibliografio estas menciita nur unu verko en esperanto: (1.2.1958) “La saprofita fungoflaŭro de kelkaj hortikulturaj semspecoj”, publikigita en la libro Sciencaj
Studoj, jam menciita en sekcio 9.
Li dankas al Gaston Waringhien, kiu kontrolis la etimologion de la latindevenaj
kaj grekdevenaj vortoj en la glosaro.
Esperanto ne estas menciita en la indekso.
11.
Semoj kaj minacoj al ili
Alia grava popularscienca verko aperis en 1985, Seed – A Horse of Hunger or a
Source of Life? (1.1.1985, 1.1.1986). Mi citas la enhavliston:
1.
2.
3.
4.
5.
6.
The Green Revolution – how green?
Seed as a Horse of Hunger
The Birth of Technology
Detection, the Key of Prevention
The Spread of Seed Pathology in the Third World
Language Barriers and Corrosion of Communication in Science.
Speciale atentindas la sesa ĉapitro: “Language Barriers and Corrosion of Communication in Science”, pp. 114–140. Tie li skribas i.a.: “I think, China is keeping a Dark
Horse” (‘Mi pensas ke Ĉinio kaŝe tenas Nigran Ĉevalon’ p. 140). Kaj tiu ĉi Nigra
Ĉevalo estas esperanto, kiun la ĉinoj konservas (kaŝe) kiel estontan mondlingvon.
Esperanto estas menciita en la indekso.
12.
Aŭtoro de granda verkaro
Neergaard publikigis multajn verkojn. En la datenbazo bibliotek.dk ĉe Dansk
BiblioteksCenter estas listigitaj 130 verkoj (2012-04-20) sub lia nomo, el kiuj la
plejmulto temas pri plantoj kaj ties malsanoj kaj estas verkitaj en la angla aŭ la
dana. En la parta bibliografio ĉi-malsupre estas listigitaj nur parto de tiuj laste
menciitaj verkoj. Male, mi klopodas esti kiel eble plej kompleta rilate al liaj verkoj
en esperanto.
12
13.
Christer Kiselman
Post la morto en 1987
Post lia morto Marjorie Boulton verkis laŭdan artikolon pri lia vivo kaj aktiveco, en
tre persona tono.
Oni petis min plekti girlandon, por honori la memoron de Paul Neergaard, ĉefredaktoro de Esperantologio de [1949] ĝis 1961; kaj mi trovas la taskon tre malfacila, ĉar
scioj kaj memoroj preskaŭ sufokas min, kvazaŭ en ĉambro plena de diversodoraj
materialoj: necesas rozoj, lilioj, diantoj, lotusoj, narcisoj, gencianoj, erikoj, hibiskoj,
asfodeloj, konvaloj, lekantoj, violoj, floroj el multaj landoj; kaj, ĉar tre interesis
lin folkloraj nomoj de floroj, ankaŭ kristorozo, ĉevalpiedo, kavalirsprono, leonfaŭko,
paŝtista burso, ora vergo, sunfloro kaj, kompreneble, neforgesumin’ – kvankam la
lasta estas admono superflua. Kaj ĉar li faris unikan, vastan laboron por plibonigi
grenrikoltojn tra la mondo kaj tiel batali kontraŭ malsato, devus enesti kelkaj spikoj
de tritiko kaj hordeo, panikloj de aveno, rizo, milio, sorgo, eĉ spadiko de maizo.
(Boulton 3.1999a:7)
Ŝi finas per la vortoj
[. . . ] kiam Paul Neergaard mortis, estingiĝis vere granda, grava fonto de intelekta
lumo kaj kora varmo. (Boulton 3.1999a:13)
Dankesprimo
Mi dankas al Jesper de Neergaard, filo de Paul, kaj Birthe Lapenna por valoregaj
personaj informoj kaj por disponigo de bildoj kaj dokumentoj.
14.
Parta bibliografio de Paul Neergaard
1. Fakaj verkoj pri sempatologio kaj aliaj temoj
1.1. Ĉefaj monografioj
1.1.1937. Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso. Populara skizo. Parizo: Sennacieca Asocio
Tutmonda. 60 pp. [Vidu sekcion 3.]
1.1.1945. Danish Species of Alternaria and Stemphylium: Taxonomy, Parasitism, Economical Significance. Kopenhago: Einar Munksgaard; Londono: Humphrey Milford, Oxford University
Press. 560 pp. (Lia doktora diserta̂o. Kun resumo en esperanto.)
1.1.1954. Atakoj kontraŭ la ĝardenplantoj kaj kiel prilukti ilin. Rickmansworth (Hertfordshire),
Anglujo. 234 pp. + 9 faldtabuloj.
1.1.1956. Grøn er vor jord [Verda estas nia tero]. Ilustra̂oj de Mads Stage. Det Danske Forlag.
119 pp. [Vidu sekcion 8.]
1.1.1957a. La vivo de la plantoj. Ilustra̂oj de Mads Stage. La Laguna: Stafeto. 128 pp. [Vidu
sekcion 8.]
1.1.1957b. Vår gröna jord [Nia verda tero]. Ilustra̂oj de Mads Stage. Traduko de (1.1.1956) en
la svedan. Stokholmo: Kooperativa förbundets bokförlag. 118 pp. [Vidu sekcion 8.]
1.1.1958. Vihreä on maailmamme. Traduko de (1.1.1956) en la finnan fare de V. Vankkoja;
ilustra̂oj fare de Mads Stage. Helsinko: Kirjapaino. 118 pp. [Vidu sekcion 8.]
1.1.1960. Augalu˛ gyvenimas [La vivo de la plantoj]. Traduko de (1.1.1957a) en la litovan fare de
Jonas Dagys; ilustrita de Mads Stage. Vilnius. 121 pp. [Vidu sekcion 8.]
Paul Neergaard, sempatologo kaj esperantologo
13
1.1.1962. Zycie roslin [La vivo de la plantoj]. Traduko de (1.1.1957a) en la polan fare de Anna
Dratwerowa kaj Isaj Dratwer. Ilustra̂oj fare de Mads Stage. Varsovio: Powszechna. 120 pp.
[Vidu sekcion 8.]
1.1.1977. Seed pathology. Londono; Basingstoke: The MacMillan Press Ltd. Du volumoj. 1187
pp. [Vidu sekcion 10.]
1.1.1985. Seed – A Horse of Hunger or a Source of Life? Published by the Director, Prasaranga,
University of Mysore, Mysore, Karnataka, Barato. vi + 176 pp. [Vidu sekcion 11.]
1.1.1986. Seed – A Horse of Hunger or a Source of Life? Reviziita eldono de (1.1.1985) kun
postskribo. vi + 174 pp. Kopenhago: Danish Government Institute of Seed Pathology for
Developing Countries. Presita en Mysore. [Vidu sekcion 11.]
1.2. Studoj kaj eseoj en antologioj kaj revuoj
1.2.1942. Phialophora mustea. Zentralblatt für Bakteriologie, Parasitenkunde und Infektionskrankheiten, Zweite Abteilung 104(23-24), 408. [Vidu sekcion 4.]
1.2.1943. Elementa mikologia terminaro esperanto-latina-dana-germana kun difinoj en Esperanto.
Dansk Esperanto Tidende 4-a jaro, n-ro 1–2, pp. 2–5; n-ro 3–4, pp. 29–34.
1.2.1948. Standardisering indenfor havebrug og gartneri [Normigado ene de ĝardenistiko kaj
hortikulturo]. Nordisk Illustrert Havebrugslexikon. Kvara eldono, volumo 3, pp. 449–452.
1.2.1949. El la fronto kontraŭ la malamikoj de la kulturplantoj. En: Somera Universitato, Malmö,
p. 58–72. Rickmansworth (Hertfordshire), Anglujo.
1.2.1954a. Virusmalsanoj en fruktoarboj. Scienca Revuo 5, 3, 106–110.
1.2.1954b. Ŝimfungoj en la hejmo: Liliputano rigardas ŝimfungetojn en la lando de la gigantoj.
Internacia Somera Universitato, Bournemouth. Scienca Revuo 6, 2, 57–66. [Vidu sekcion 8.]
1.2.1955a. Ŝimfungoj en la hejmo: Liliputano rigardas ŝimfungetojn en la lando de la gigantoj. En:
Ivo Lapenna, red., Internacia Somera Universitato: Elektitaj prelegoj, pp. 87–96. Purmerend:
Muusses. Volumo 2, 1949–1954. [Vidu sekcion 8.]
1.2.1955b. Kiel la sciencistoj donas nomojn al la plantoj? Sennacieca Revuo 83, 45–48.
1.2.1958. La saprofita fungoflaŭro de kelkaj hortokulturaj semspecoj. Kun resumo en la angla.
En: (1.3.1958:201–208).
1.2.1959. Interŝtata kunlaboro pri plantprotektado. Internacia Somera Universitato, Haarlem
1954. Scienca Revuo 10, 2/3, 85–95.
1.2.1963. Ekas vivo – naskiĝas printempe plantidoj. Sennacieca Revuo 91, 44–47.
1.2.1965. La lukto kontraŭ malsato. Esperanto 58, p. 206–209.
1.2.1968. La giganto inter la evolulandoj. Impresoj el vizito en Hindio. Sennacieca Revuo 96,
20–26.
1.2.1969. Frøpatologisk institut for utviklingslandene [Sempatologia instituto por la evolulandoj].
Ugeskrift for agronomer, 23, 456–462.
1.2.1970. Suggestions regarding the international standardization of translatable names of cultivars. La Monda Lingvo-Problemo, 2:5, 65–76. Resumo: Sugestoj pri la internacia normigo de
tradukeblaj nomoj de kultivaroj. Propono pri lingva normigo de tiu nomenklaturo per adopto
de Esperanto.
1.2.1979. Navngivning af plantesygdomme på dansk [Nomado de plantmalsanoj en la dana].
Tidsskrift for planteavl. Volumo 83, kajero 3, 254–276.
1.2.1982a. Universala formlingvo de moderna skulptado. Monato 3:2, p. 20.
1.2.1982b. Lernprocezo kaj instruefiko en la kazo de la ekkono de malsanoj ĉe plantsemoj. En:
Frank, Helmar G., red., International Congress on Cybernetics (1980, Namur), Lingvokibernetiko kaj aliaj internacilingvaj aktoj de la IX-a Internacia Kongreso de Kibernetiko. Sprachkybernetik und andere internationalsprachige Akten vom IX. Internationalen Kybernetikkongreß, 166–169. Tübingen: Narr. 190 pp.
14
Christer Kiselman
1.2.1986. Screening for plant health. Ann. Rev. Phytopathol. 24, 1–16.
1.2.1991. Flugantaj semoj. En: Auld, William, red., Nova Esperanta Krestomatio, pp. 237–240.
Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio.
1.2.1992. Neergaard, Paul; Frank, Helmar; Hengst, Martin. Studoj pri mezurado kaj modeligo de la
ĝeneraliga lernoprocezo por la fakdidaktiko de la sempatologio, partoj A–E. En: (2.3.1992:79–
108). La parton B (2.3.1992:81–84) verkis Neergaard: Lernoprocezo kaj instruefiko en la kazo
de la ekkono de malsanoj ĉe plantsemoj.
1.3. Redakta̂oj
1.3.1936–1951. 1–15. Årberetning fra J. E. Ohlsens Enkes plantpatologiske laboratorium 1935–
1950 kun esperantoresumoj en ĉiuj raportoj kaj kun terminologiaj listoj de plantpatologiaj kaj
mikologiaj vortradikoj en la 10-a kaj 15-a raportoj. Kopenhago. 280 pp.
1.3.1958. Sciencaj studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj. Eldonita okaze de la 50jara jubileo de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Vinjetoj de Mads Stage. Kopenhago:
Internacia Scienca Asocio Esperantista. 241 pp.
1.4. Aliaj fakaj aktiva̂oj
1.4.1936a. Några sjukdomar på växthusplantor och deras bekämpande: Föredrag hållet vid
Nordvästra Skånes Gartnersällskaps sammanträde den 17 mars 1936 [Kelkaj malsanoj ĉe
forcejaj plantoj kaj la lukto kontraŭ ili: Prelego ĉe la kunsido de la Hortikultura Societo de
Nordokcidenta Skanio [Svedio] la 17-an de marto 1936].
1.4.1936b. Kulturförhållandenas inflytande på utvecklingen av trädgårdsväxternas smittosamma
sjukdomar: Föredrag inför Södertälje trädgårdssällskap onsdagen den 9 december 1936 [Kultura influo sur la evoluo de la kontaĝaj malsanoj de la ĝardenaj plantoj: Prelego antaŭ la
Ĝardena Societo de Södertälje [Svedio] merkrede la 9-an de decembro 1936]. Arlöv.
1.4.1937a. Om bekämpning av sjukdomar på krukkulturer: Föredrag vid Västra Sveriges trädgårdsmannasällskaps sammanträde i Göteborg den 7 mars 1937 [Pri la lukto kontraŭ malsanoj
de pote kultivataj plantoj: Prelego ĉe la kunsido de la Ĝardena Societo de Okcidenta Svedio
en Gotenburgo la 7-an de marto 1937]. Arlöv.
1.4.1937b. Sellerisjukdomar och deras bekämpande [Malsanoj ĉe celerio kaj la lukto kontraŭ ili].
Arlöv.
1.4.1948. Praktiske erfaringer med Hexasect i 1946 og 1947 [Praktikaj spertoj pri Hexaset en 1946
kaj 1947 ]. Kopenhago: J. E. Ohlsens Enkes Plantepatologiske Laboratorium. 7 pp.
1.4.1983. My readers and friends. (Noto pri Suresh Behari Mathur, lia posteulo kiel direktoro de
la instituto.) Seed Pathology News, n-ro 15, p. 4. Kopenhago: Danish Government Institute
of Seed Pathology for Developing Countries.
2. Esperanto kaj esperantologio
2.1. Monografioj
2.1.1933. Fremdvortoj en Esperanto. La 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko en teorio kaj
praktiko. Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda. 64 pp.
dana
sveda
germana
angla
2.1.1938. Terminaro hortikultura seslingva (esperanta
franca) kun difinoj en esperanto. Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda. 29 pp.
2.1.1939. Esperanto for begyndere [Esperanto por komencantoj]. Kopenhago: Forlaget Fremad.
83 pp.
2.1.1944. Neergaard, Paul; Thorsen, P. Eta krestomatio. Rudkøbing: Esperanto-Forlaget, SEFO.
48 pp.
2.1.1946. Fitopatologia kaj mikologia terminaro. Kopenhago: J. E. Ohlsens Enke.
2.1.2001. Fremdvortoj en esperanto. [Rete legebla versio de 2.1.1933.] Tyresö: Inko. 53 pp.
Paul Neergaard, sempatologo kaj esperantologo
15
2.2. Studoj kaj eseoj en antologioj kaj revuoj
2.2.1933. Difinado de la vortoj abio kaj piceo. Sennacieca Revuo (nova serio) 1, 9, 130–132.
2.2.1934. La universala karaktero de Esperanto. Sennacieca Revuo (nova serio) 1, 179–180.
2.2.1942a. Esprimo de miro kaj malŝato per blasfema̂oj kaj vulgara̂oj en Esperanto. tamen
1:4 (okt), p. 1–4. (“la sobra k logika stilo [de esperanto] ne konformas al la bezonoj por
esprimi la fekundajn, sukplenajn vulgara̂ojn de la nacilingvoj – jen granda kampo kulturenda.”
Ekzemplo: traduko de Brava soldato Švejk.)
2.2.1942b. La Universala Karaktero de Esperanto. tamen 1:1 (maj – jun), pp. 3–6. Represo
el Sennacieca Revuo de 1934-02-10. [Maldetala klasifo de la lingvoj en tri grupoj: amorfaj,
aglutinaj, fleksiaj lingvoj. Esperanto tipe aglutina lingvo, tamen laŭ la deveno de la vortoj
hindeŭropa (itala branco). Kp. (2.2.1934).]
2.2.1942c. Netransitivaj verboj sekvigantaj akuzativon. tamen 1:3 (sept), 9–11. Represo el La
Lernanto 1934:9:11.
2.2.1942d. La Esperantologio kaj ties disciplinoj. Taskoj kaj rezultoj. En: (2.3.1942:37–64). [Vidu
sekcion 6.]
2.2.1943. Ĉu Esoeranto [tiel] estas plibonigebla? tamen 1:9 (mar), pp. 7–9. [Prelego kun diskuto
pp. 9–10, dum kiu Poul Moth pledas por forigo de la akuzativo.]
2.2.1944. Esprimo de miro kaj malŝato per blasfema̂oj kaj vulgara̂oj en Esperanto. Dansk
Esperanto-Tidende, 5-a jaro, n-ro 11–12, pp. 140–141. [Kp. (2.2.1942a).]
2.2.1947. Internacia lingvonormigo kaj esperanto. Sennaciulo 18, n-ro 12, p. 7.
2.2.1950. Recenzo de la libro Interlingvistiko kaj esperantologio, verkita de W. Manders. Esperantologio I, n-ro 2, 137–141.
2.2.1951. Neatentitaj Zamenhofaj tekstoj. Esperantologio I, n-ro 3, 206–208.
2.2.1955a. Recenzo de la libro Interlingua–English, a dictionary of the international language
prepared by the research staff of the International Auxiliary Language Association under the
direction of Alexander Gode. Esperantologio I, n-ro 4, 245–247.
2.2.1955b. Recenzo de la libro Naŭlingva etimologia leksikono, verkita de Louis Bastien. Esperantologio I, n-ro 4, 247–248.
2.2.1955c. Recenzo de la libro Plena vortaro de Esperanto. Suplemento, redaktita de G. Waringhien.
Esperantologio I, n-ro 2, 248–250.
2.2.1955. Rimarkoj pri kelkaj terminologiaj principoj. Studo kun speciala konsidero al biontologio.
Scienca Revuo 7, 2, 43–58.
2.2.1958. Retrospektiva rigardo al 50 jaroj da apliko de Esperanto en la scienco. En: (1.3.1958:9–
19). Kun resumo en la angla.
2.2.1959a. Tradukado Nacilingven. Esperanto 52:3 (640), 49, 54.
2.2.1959b. La signifo de popularscienca literaturo kiel kompletiga lega̂o en la instruprogramoj
de lernejoj. En: P. Zlatnar, red., Esperanto kaj lernejo, pp. 159–169. Ljubljano: Jugoslavia
Esperanto-Asocio.
2.2.1960. Vivanta ligo de nacioj. Esperanto, n. 4, 63.
2.2.1961a. Gaston Waringhien 1901 – 29-an de julio – 1961. Esperantologio II, n-ro 2, 75–79.
2.2.1961b. Demokrateco ĉe vortelekto kaj vortderivado en lingvo internacia. Esperantologio II,
n-ro 2, 127–135.
2.2.1962. La Unua Internacia Konferenco Esperanta de Sciencistoj en Kopenhago. Scienca Revuo
12, 3/4, 133–134.
2.2.1963a. Al Margrethe Noll okaze de ŝia 80-jara naskiĝofesto en 1954. Dansk Esperanto-Blad
35:1, 4–6.
2.2.1963b. Margrethe Noll 22.5.1874 – 30.12.1962. Dansk Esperanto-Blad 35:1, p. 4.
16
Christer Kiselman
2.2.1963c. La lingva problemo en la biologiaj kaj agronomiaj sciencoj. Internacia Somera Universitato, Kopenhago 1962. Scienca Revuo 13, 1–4 kaj 103–110.
2.2.1963d. Kreado de Esperanto-instruistaro – la ŝlosilproblemo de Esperanto-instruado. Internacia konferenco de la lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata, pp. 29–42. Beogrado.
2.2.1965. Klasika Esperanto. Heroldo de Esperanto, 41, n-ro 14 (1404), p. 2, p. 4. (Pri la traduko
de la fabeloj de Andersen fare de Zamenhof.)
2.2.1966. Internacia lingvonormigo. Recenzo pri la libro Internationale Sprachnormung in der
Technik, besonders in der Elektrotechnik, dua plivastigita eldono, 494 pp. Bonno: Bouvier.
Heroldo de Esperanto 42, n-ro 16 (1425), p. 1.
2.2 1967a. Plena Ilustrita Vortaro – necesa Esperanto-enciklopedio. Heroldo de Esperanto 15, p. 1,
p. 4. El la inaŭgura parolado ĉe Internacia Somera Universitato en Roterdamo 1967.
2.2.1967b. Internacia Esperanta Universitato 1967: Inaŭgura parolado. Scienca Revuo 18, 4,
113–114.
2.2.1970. Serioza gvidilo. [Pri R. Haupenthal, Enkonduko en la librosciencon de Esperanto.]
Kontakto 2, p. 18.
2.2.1974. La lingva angulo. “Ĉu vi ne ŝatas viandon?”: kiel ĝuste respondi al nea demando. eho
5, 63.
2.2.1976a. Urĝaj taskoj de la scienco en la proksima estonteco. Sennacieca Revuo 104, pp. 36–43.
2.2.1976b. Lingvaj problemoj kaj lingvo-politiko en evolulandoj. Esperanto, 69, n-ro 1 (841), 6–11.
2.2.1979. La esperantologio kaj ties disciplinoj: taskoj kaj rezultoj. Represo de (2.2.1942d). Saarbrücken: Iltis. 28 pp.
2.2.1981. Rimarkoj pri EMT (Esperanta Medicina Terminaro) de UMEA (Universala Medicina
Esperanto-Asocio). Medicina Internacia Revuo sept., 9:3, pp. 143–144.
2.2.1986. Altnivela internacia scienc-akademio fondita. Esperanto 79:5 (965), 82–83.
2.2.1987a. Letero de la Vicprezidanto de la Akademio al la Prezidanto de UEA. Horizonto 1987:64,
p. 83. [Subtenas la opinion de Lapenna por EK = Komuna̂o kontraŭ Komunumo kaj UN =
Nacioj kontraŭ Naciaro.]
2.2.1987b. Plantnomoj en la Lingvo Internacia. Serta Gratvlatoria in Honorem Juan Régulo,
volumo II, Esperantismo, pp. 485–502. La Laguna: Universidad de La Laguna.
2.2.1987c. Recenzo de la libro de Ivo Lapenna, Juraj terminologiaj problemoj kun aparta konsidero
al Esperantlingva jura terminologio. Horizonto 1987:70, pp. 88–89.
2.2.1988. Cent jaroj de Esperanto en la servo de natursciencoj kaj teknologioj. En: Fettes, Mark,
red., jubileo: jarcento de esperanto, pp. 129–134. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio.
2.2.1989. Cent jaroj de Esperanto en la servo de natursciencoj kaj teknologioj. En: Perko, Klaus,
red., Memorlibro pri la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco Cent Jaroj de EsperantoKulturo en Graz 1987, pp. 112–119. Rødovre: Perspektivo. 168 pp.
2.2.1999. La sencovasteco de kelkaj vortoj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Eseo por
instigi al diskutado. Esperantologio / Esperanto Studies 1, 16–20.
2.2.2002. Frank, Helmar; Boulanger, Georges R.; Kindler, Hansjörg; DeSmet, Wim; Neergaard,
Paul; O’Cara, Eoin; Pennacchietti, Fabrizio. Das Kommunikationsproblem als Nerv des europäischen Einigungswerks begreifen. En: Siegfried Piotrowski, red., Europas Sprachlosigkeit:
vom blinden Fleck der “European Studies” und seiner eurologischen Behebung [La senlingveco
de Eŭropo – pri la blinda makulo de la “European Studies” kaj ĝia eŭrologia korekto], p. 97.
Munkeno: KoPäd Verlag. 284 pp.
2.3. Redakta̂oj
2.3.1942. Neergaard; Thorsen; Iversen; Lau; Olsson. Tra densa mallumo. Esperanto-eseoj pri
movado kaj lingvo. Okaze de la 10-jara datreveno de laborista esperanta klubo Kopenhago 27.
Aug. 1942. Redaktita de komitato. Kopenhago: Laborista Esperanto Klubo. 64 pp.
Paul Neergaard, sempatologo kaj esperantologo
17
2.3.1949a. Esperantologio. Internacia revuo por la lingvistiko kaj bibliografio de Esperanto. Vol. I,
n-ro 1, aŭgusto, 1–80.
2.3.1949b. Bibliografio de esperantologia literaturo 1940–1948, I. Esperantologio I, n-ro 1, 73–76.
2.3.1949c. Notoj: Universitataj katedroj de Esperanto. Esperantologio I, n-ro 1, 77–80.
2.3.1950a. Esperantologio. Internacia revuo por la lingvistiko kaj bibliografio de Esperanto. Vol. I,
n-ro 2, junio, 81–144.
2.3.1950b. Bibliografio de esperantologia literaturo 1940–1948, II. Esperantologio I, n-ro 2, 133–
136.
2.3.1950c. Notoj: Universitataj katedroj de Esperanto II. Esperantologio I, n-ro 2, 142–143.
2.3.1951. Esperantologio. Internacia revuo por la lingvistiko kaj bibliografio de Esperanto. Vol. I,
n-ro 3, marto, 145–208.
2.3.1955a. Esperantologio. Internacia revuo por la lingvistiko kaj bibliografio de Esperanto. Vol. I,
n-ro 4, julio, 209–256.
2.3.1955b. Bibliografio de esperantologia literaturo 1940–1948, III. Esperantologio I, n-ro 4, 228–
234.
2.3.1959. Esperantologio. Internacia revuo por la lingvistiko kaj bibliografio de Esperanto. Vol. II,
n-ro 1, novembro, 1–72.
2.3.1961. Esperantologio. Internacia revuo por la lingvistiko kaj bibliografio de Esperanto. Vol. II,
n-ro 2, julio, 73–168.
2.3.1992. Neergaard, Paul; Kiselman, Christer. Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius.
Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo. XI + 118 pp.
2.4. Aliaj publikiga̂oj
2.4.1950a. Enkonduko. Esperantologio I, n-ro 1, 1–2.
2.4.1950b. Introduction. Esperantologio I, n-ro 1, 3–4.
2.4.1958. Redakcia noto. En: (1.3.1958:6).
2.4.1986. Membro de la honora patrona komitato de UEA pri la UK de UEA en Varsovio. Letero
1986-02-08 al la prezidanto de UEA, G. Maertens. Horizonto 1986:63, p. 50.
2.4.1970a. (Kunaŭtoro de:) Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto pri botaniko, agrikulturo, hortikulturo, fitopatologio. Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda.
2.4.1970b. Enkonduko al la botanika kaj terkultura parto en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto,
pp. xxii–xxiv. Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda.
2.4.1973. Komputila bibliografio. [Pri P. De Smedt, Nederlanda bibliografio. Dendermonde 1972].
Esperanto n-ro 4, p. 72.
2.4.1987. 100 jaroj de Esperanto en la servo de naturaj sciencoj. Sonkasedo, Graz 1987.
2.4.2001. Régulo-Pérez, Juan; Neergaard, Paul: Deklaro omaĝe al Prof. D-ro Ivo Lapenna. En:
Minnaja, Carlo, red., Eseoj memore al Ivo Lapenna, pp. 310–315. Kopenhago: Internacia
Scienca Instituto Ivo Lapenna. 417 pp.
2.5. Aliaj dokumentoj
2.5.1947. Propono pri starigo de Bibliografia Sekcio de Esperantista Lingva Akademio. Kopenhago,
3 folioj.
2.5.1953a. Rapport vedrørende anvendelsen af Esperanto i Danmark. Kopenhago: Danske Esperanto-Organisationers Fællesraad. 14 pp.
2.5.1953b. Raporto pri la aplikado de Esperanto en Danujo. Traduko de (2.5.1953a) el la dana
lingvo fare de Gustav Kühlmann kaj Anna Riis. Kopenhago, 7 folioj.
18
Christer Kiselman
2.5.1961. Retrospect on the scientific application of Esperanto. (Traduko el esperanto en la
anglan fare de Victor Sadler.) Londono: Universala Esperanto-Asocio, Centro de Esploro
kaj Dokumentado, 1961, 5 folioj.
2.5.1977. Esperanto-biblioteko de Paul Neergaard: klasifiko kaj temaro (Universala Decimala Klasifikado). Kopenhago, 14 folioj. [Li havis 60 metrojn da libroj en sia kampara domo Stendal
en Brændholt, Ugerløse. Li heredigis la kolekton al la Reĝa Biblioteko de Danlando, kie ĝi
estas, almenaŭ principe, konsultebla fare de esploristoj.]
3. Pri Paul Neergaard
3.1962. P. Babin. Kelkaj minutoj kun doktoro P. Neergaard. Intervjuo. Kulturaj kajeroj, n-ro 2,
5–6.
3.1983. Suresh Behari Mathur. International Symposium honours Paul Neergaard. Seed Pathology News, n-ro 15, 1–4. Kopenhago: Danish Government Institute of Seed Pathology for
Developing Countries.
3.1987a. Lapenna, Ivo. Paul Neergaard 80-jara. Horizonto 1987:67, pp. 10–11.
3.1987b. (Anonime). Paul Neergaard (1907–1987). Esperanto, decembro, n-ro 984, p. 215.
3.1999a. Boulton, Marjorie. Paul Neergaard, 1907–1987. Esperantologio / Esperanto Studies 1,
7–13.
3.1999b. Støp-Bowitz, Carl. Paul Neergaard kaj la problemo de la scienca lingva̂o. Esperantologio / Esperanto Studies 1, 14–15.
3.2001. Kiselman, Christer. La fondo de Akademio Comenius. En: Minnaja, Carlo, red., Eseoj
memore al Ivo Lapenna, pp. 101–104. Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Kopenhago:
www.kehlet.com.
Adreso de la aŭtoro: Uppsala universitato, Matematika instituto
Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio
Komputilretaj adresoj: [email protected], [email protected]